POEMOJ KAJ RAKONTOJ

La paĝoj de VEDEM prezentas belan mozaikon da poemoj, pripensoj, eseoj kaj rakontoj, verkitaj de buboj el „Škid“. Iliaj tekstoj ne nur respegulas la animon de iliaj aŭtoroj kaj etoson de la loko kaj epoko, sed ofte ili havas - eĉ laŭ nuntempaj kriterioj - altan literaturan nivelon kaj moralan mesaĝon. Ĉi tie ni prezentas elekton de la plej interesaj, kiun ni planas future plimultigadi.

POLUSA

ludi videon de muzikigita poemo
Glaciaj montoj, foraj horizontoj,
frostitaĵoj kaj glaĉeraj kampoj
suno, ruĝa de glaciaj kolosoj,
mil rebriloj de scintilanta prujntavolo,
migraj birdoj celantaj suden.

Ili forlasas nin, konantaj multajn belojn,
citronajn boskojn kaj cipresajn ombrojn
en la sudo – ties pejzaĝo
havas alian, gajoplenan trajton.
Adiaŭ, vi kuraĝuloj.

Ili persistas sub la firmamento,
spiranta magion de foraj landoj,
glaciaj remparoj tra polusa nebulo
direkte al ruĝa suno surhorizonte
Ili iras ĉiam al la nordo.

-nz-   (Petr Ginz)

KRIMULO KRUELA KARLO

Kansasa kanjono. Kampisto Kafka kampadas kun kompano Kipling. Kuglo kaputigis kapron kaj kaldrono kuiras kotletojn. Kun kompanoj kuŝas kupra kaso kun kolektita krud-oro. Kamaradoj kantas kanzonojn, kiuj kuras kosmen. Kiam krepusko kovras kanjonon, knaboj kuŝiĝas kredante kontentan kviet-dormon. Kia konfuzo! Klak! Karabena kolbo klabas knabajn kapojn kaj kruela krimulo Karlo, kavaleria kapitano, kaŭras kalkulante kolektitajn krud-orojn kaj kredante knabojn kaputaj. Kipling konsciiĝas kolera, kolte kuglas kanajlan kapon kaj kolapsas. Kiam krepuskiĝis, kamaradoj konsciiĝis kaj kion konjektis? Kanajlo kuŝas kaputa. Kun kontento kamaradoj kovris kadavron, kolektis kalkulitan krud-oron, kaptis kupran kason kaj kunrajdis Kalifornion. Kansasa kanjono kvietiĝis.

(Jiří Kurt Kotouč)

REMEMORO PRI PRAGO

Kiel longe jam pasis la tempo,
kiam mi vidis la lastan tagon
subiri la sunon post Petřín-monto.
Larmanta rigardo kisis Pragon,
vualatan de la vespera ombro.

Kiel longe ne tuŝis mian aŭdon
ĉarma murmuro de kaskado Vultava?
Longe jam bruan Venceslaan placon
forgesis mia kapo senrava.

La nekonataj anguloj de Prago
en ombro de buĉejoj kaj blindaj kloakoj,
kiel vi fartas? Ne trafos nin aflikta plago
reciproke - pasis jam multaj monatoj.

Preskaŭ unu jaron kaŭras mi en aĉa kavo
viajn belaĵojn nur kelkaj stratoj anstataŭas.
Kvazaŭ en kaĝo kaptita sovaĝa rato.
Prago, vi ŝtonfabelo, mi ĉiam rememoras!

-nz- (Petr Ginz)