BLOKO D VI – EKSA BIERFAREJO
En iama bierfarejo estis instalita seninfektiga stacio, duŝoj kaj tolaĵlavejo. Parto servis por loĝigi malliberulojn.
TELEHEJTADO
Laboro en Terezín estas malfaciligita per tio, ke ĉi tie estas nesufiĉo da laboriloj. Sed malgraŭ supozo estas en Terezín, kvankam sub militaj kondiĉoj, pli da materialo ol ekster la geto. Ĉar estas sufiĉe da materialo, oni faras multajn grandajn konstruataĵojn. Unu el ili estas telehejtado. Mi volus doni al vi koncizan referaĵon pri ĝi. La vapora centralo estas en bierfarejo. El du kaldronoj unu jam funkcias. La alia estos en ordo nur post monato. En la kaldrono oni hejtas tage nokte. Estas tri skipoj de hejtistoj, kiuj alternas. Dum dudekkvar horoj oni bruligas 80-100 q da karba polvo. Per karba polvo eblas hejti, ĉar sub densan fajrokradon oni pelas aeron. El la kaldrono la vaporo iras en dividilon, de kiu ĝi celas al Kavaliro. Tie estas flanka branĉo al la infekta banĉambro, al Zentralbad kaj al senpedikigaj banejoj. En la kuirejo la altprema vaporo (8 atm, 60 °C) reduktiĝas al malaltprema (0,4 atm) kaj iras al kaldronoj, kiuj ellasas nur akvon, sed vaporon retenas. El la kaldrono fluas kondensaĵo en rezervujon, de kiu ĝi estas ĉerpata en subteran ŝakton de la bierfarejo. Nun estas farata vaporhejtado ankaŭ en Reitschule. En la kaldronejo de la bierfarejo estas ankaŭ moliga (senmineraliga) stacio, ĉar el malmola akvo (kun mineraloj) kreskus en la kaldrono t.n. kaldrona ŝtono.
Esperante, ke vi ĉion komprenis, mi finas la referaĵon.
Urso Brady (Jiří Brady)
STREET VIEW
listo de lokoj
- 1 - La muzeo de la geto
- 2 - La urbodomo de Terezín
- 3 - Z 414
- 4 - L 410
- 5 - Marktplatz (foirplaco)
- 6 - L 415
- 7 - Q 418
- 8 - Komendejo SS
- 9 - Sapeista kazerno
- 10 - Gardistejo de la geto
- 11 - L 318
- 12 - Bloko F III
- 13 - Ĉeĥa ĝendarmejo
- 14 - Bloko H II
- 15 - L 324
- 16 - Kazerno de Podmokly
- 17 - Kazerno de Ústí
- 18 - Dresdena kazerno 19 - G VI
- 20 - Stadtpark (urba parko)
- 21 - Kazerno de Vrchlabí
- 22 - Kazerno Kavaliro
- 23 - Eksa bierfarejo
- 24 - Badhaussgasse 21 (banejo)
- 25 - Magdeburga kazerno
- 26 - Hanovra kazerno
- 27 - Bakejo
- 28 - Bahnhofstrasse (stacidoma strato)
- 29 - Hamburga kazerno
- 30 - Ĉasista kazerno
- 31 - Suda monteto
- 32 - Sudeta kazerno
- 33 - Sokolovna (gimnastikejo de sokoloj)
- 34 - Centra mortintejo
- 35 - Urnejo
- 36 - Tombejo kun krematorio
- 37 - Bohušovice nad Ohří
- 38 - Kaldronvalo de Bohušovice
- 39 - Remparaj ĝardenoj
- 40 - Teatro ĉe Magdeburganoj