BLOKO H V – LA DRESDENA KAZERNO
Dresdena kazerno, kie ekde 6. 12. 1941 estis lokata virinoj, komence ankaŭ kun infanoj. En la kelo estis prizono por punitaj malliberuloj. Parto de la spaco estis uzata por teatro kaj aliaj kulturaj spektakloj. En la kazerna korto la malliberuloj rajtis ludi futbalon. (Teamoj havis 7 ludantojn.)
PARADEMARSCH GHETTOWACHE EN DRESDENA KAZERNO
Dradadadaaa! Bum – brumm! En Dresdeno estas kapo apud kapo, el fenestroj grimacas la restantaj dentoj de centjaraj grizharaj aĝulinjoj, rikanas la vizaĝoj de buboj, de honteme ridetantaj fraŭlinetoj, brilantaj vangoj de ranguloj kaj de nerazitaj maljunaj kadukuloj. Eĉ sur la tegmento sidas kelkaj kuraĝuloj. "Dradadadaa! Bumburrum!" "Ghettowacheee, ŝtilgeeeŝtanden," la kapelo muzikas. Antaŭe staras la kapelestro kaj svingas la taktobastonon. "Abteilung marsch", krias viro kun du galonoj sur la ĉapo. Aŭdiĝas piedfrapetado en la traveturejo de la kazerna frontono. Atenton, aperas viro kun galonoj kaj epoletoj, post li du komandantoj, poste kapitano, du rotestroj. Tiuj komandas amason de dudeko da persistemaj getosbiroj en helbluaj uniformoj. (En Haitio estas 5000 generaloj kaj 2000 soldatoj.) Kompanioj tangas en ritmo de la muziko kaj tuj sekve ĉio okupas sian lokon.
Tiumomente la muziko ĉesas post tondra fortisimo kaj la publiko devas iom longe atendi. Fine aperas Lówenstein en sia blua ĉapeto kaj rigardas kontrole super sia armeo. Ceremonie li premas la manojn de komandantoj kaj kapitanoj. La kapelo provizore ludas promenadan muzikon. La publiko gapas kaj ĥiĥotas. Kiam la parado finiĝas, Lówenstein stariĝas en la mezon de la kortego, iom ŝovetas la kolumon kaj instigas la getosbirojn ĵuri obeemon al sia Judensaltester, Alltestenrat kaj prosperigon ĝenerale al Theresienstadt. La brava Ghettowache forbalbutis la ĵuron, kion la publiko konstatis kun kontento. Poste alpaŝis Eppstein, stariĝis sur seĝeto (eble ĝi devis esti simbola) kaj tenis iom longan paroladon, en kiu li determinis taskojn de Ghettowache. La omaĝatoj dume realigis la longe retenatajn mungadon, tusadon, pantalon-ordigon ktp. Post la finiĝo de la parolado oni komandis foriron, por ke povu esti realigata la propra parademarŝo. Vere baldaŭ estas aŭdeblaj en la najbara enirejo komandoj, marŝo surloke – kaj mi mutiĝis pro mirego, ĉar ŝajnis al mi, ke mi vidas antaŭ mi marŝi regimenton da anasoj. Precipe . . . sep vortoj konfiskitaj . . . ĉe ĝia apero ridegis la tuta kazerno, inkluzive de nepartoprenantaj getosbiroj. Elltestenrat moŝt-afable rigardis. La muziko fine ĉesis, kvazaŭ hakite, kaj getosbiroj viciĝis por ekmarŝi reen al sia kazerno, Ghettohaus. Ilian foriron akompanis ovacioj kaj hurlado, kiu ne estas komparebla. "Ripeeeti!" kriis la jubilantaj gebuboj tiel forte, de Dresdeno tremis en la fundamentoj. Ĉar la viroj en uniformoj estis tro lacaj, ili ne plenumis tiun peton, kaj tiamaniere finiĝis la neforgesebla farso, paradmarŝo de Ghettoarmeo.
Akademie (aŭtoro nekonata)
VEDEM 1942 - 1944 – SPORTO EN TEREZÍN
La Dresdena korto estas homplena de subtegmento ĝis la tero, ke eĉ pinglo ne povus kaskade trafali. Sur la ludejo matĉas dek kvar futbalistoj. Matĉo Kleiderkammer - Kuiristoj.
La maldekstrulo de Kleiderkammer Náci Fišer sturmas. En la publiko murmuro kaj tumulto. Li jam estas proksime de la golejo, ŝotas, sed ka golisto de Kuiristoj kaptas per ezoksalto. Granda aplaŭdo de la publiko. La sturmoj alternas, la publiko ĉiam bolas, ĉio kulminas, kiam estas ŝotita golo. La matĉo finiĝis. La publiko, vigle diskutante, paŝas al sia loĝlokoj. Kaj nun aperas demando, kion se la geta teamo ludus en la ĉeĥaj konkuroj. Jes, ĉiuj akceptas, ke ĝi ne estus pli bona ol averaĝa divizia klubo, multaj eĉ opinias, ke ĝi estus profunde sub la averaĝo. Sed ne gravas, ĉi tie en Terezín ni estas en fermita geto, apartigita per dikega muro de la cetera mondo. Kleiderkammer, Ghettowache, Kuiristoj, estas teamoj de popola formato, kiuj interluktas pri la geta ĉampioneco. Kaj eĉ kun ĉiaj mankoj de la terezina futbalo, ĝi havas ankaŭ avantaĝojn. Kial oni ludas en Prago gigantajn matĉojn Sparta – Slavie? Eble pro tio, ke la publiko vidu bonan piedpilkadon? Ne, la sporto fariĝis lukrado por centoj da homoj, la sporto iĝis ekzistado por miloj. Gajnas per ĝi entreprenistoj, aranĝantoj, ludistoj, arbitraciantoj. La kluboj ne futbalas por akiri venkon, sed por mono, subaĉetataj estas same arbitraciantoj kiel la ludantoj. La ludistoj ne ludas pro amo al sia klubo, sed por perlabori siajn vivbezonaĵojn. Kaj nun ni rigardu la futbalon en Terezín: Kion ricevos la ludistoj de la venka klubo de la terezina ligo? Kion ricevos la organizantoj de la matĉo, se la Dresdena kazerno estos plena de publiko? Nenion. La ludantoj ĉi tie ludas kun vera elano por sia klubo. Ili ludas por ludi, ne por mono. Mi opinias, ke ĉi tie montriĝas pli granda sinofero ol ie ajn aliloke. Ĉe la matĉo Kleiderkammer – Kuiristoj elpaŝis Glickner kun inflamo de la meza orelo kaj alta febra temperaturo, malgraŭ tio li apartenis al la plej bonaj ludistoj sur la sportejo. Ĉe la matĉo Hagibor Praha - Vieno estis elludo, sed la arbitracianto fajfis angulŝoton favore por Hagibor. La maldekstrulo de Praha, Franta Leiner, kiel vera sportisto ĝin kikis ekster la ludejon. Se eblas tiamaniere ludi en Terezín, en la renversita mondo, ĉu ĝi ne eblus ankaŭ aliloke? Kelkaj poetoj vokas "arton por arto" kaj ni vokas: „Sporto por sporto, ne por la mono“.
Akademie (aŭtoro nekonata)
FOTOGRAFAĴO DE BLOKO H V – LA DRESDENA KAZERNO
listo de lokoj
- 1 - La muzeo de la geto
- 2 - La urbodomo de Terezín
- 3 - Z 414
- 4 - L 410
- 5 - Marktplatz (foirplaco)
- 6 - L 415
- 7 - Q 418
- 8 - Komendejo SS
- 9 - Sapeista kazerno
- 10 - Gardistejo de la geto
- 11 - L 318
- 12 - Bloko F III
- 13 - Ĉeĥa ĝendarmejo
- 14 - Bloko H II
- 15 - L 324
- 16 - Kazerno de Podmokly
- 17 - Kazerno de Ústí
- 18 - Dresdena kazerno 19 - G VI
- 20 - Stadtpark (urba parko)
- 21 - Kazerno de Vrchlabí
- 22 - Kazerno Kavaliro
- 23 - Eksa bierfarejo
- 24 - Badhaussgasse 21 (banejo)
- 25 - Magdeburga kazerno
- 26 - Hanovra kazerno
- 27 - Bakejo
- 28 - Bahnhofstrasse (stacidoma strato)
- 29 - Hamburga kazerno
- 30 - Ĉasista kazerno
- 31 - Suda monteto
- 32 - Sudeta kazerno
- 33 - Sokolovna (gimnastikejo de sokoloj)
- 34 - Centra mortintejo
- 35 - Urnejo
- 36 - Tombejo kun krematorio
- 37 - Bohušovice nad Ohří
- 38 - Kaldronvalo de Bohušovice
- 39 - Remparaj ĝardenoj
- 40 - Teatro ĉe Magdeburganoj